Hodiaŭ mi kaj multegaj aliaj homoj protestos kontraŭ nova leĝo sveda kies funkcio estos "protekti la svedajn civitanojn, la svedan ŝtaton kaj la svedan socion kontraŭ islamanaj teroristoj". La FRA-leĝo.
Ĉu vere?
Jes, mi certe protestos (apud la parlamentejo) sed la leĝo vere protektos min ĉar ne estas eĉ spuro de minaco al iu sveda (laŭ la sveda sekurservo "SÄPO"). Kiu atakus nin? Eĉ sinjoro bin Ladin diris en deklaro ke Svedion ilia retaĵo ne atakos... Li preskaŭ laŭdis nian landon!
Do, kial la parlamento ŝatas tian leĝaĉon?
Ili timas. Ili timegas la interreton, ili miskomprenas kaj malkomprenas la reton kaj scias ke ĝi estas danĝero ĉar ĝi ebligas al popolo scii kion okazas kaj kompreni kial tio okazas.
Mi aŭskultis multajn debatojn pri tiu ĉi temo – ĉefe en radio ĉar min mankas televidilo – kaj la strangaĵo estas ke preskaŭ neniu, fakte ja neniu ekster la parlamentanaro samopinias kun la leĝopropono! Ĉiu gazeto, ĉiu retpaĝo kaj fakte ĉiu partio malsamopinias kune la proponon. Aŭ, do, ĉiu junulpartiano de l' partioj.
Iu debatpartoprenanto diris interesaĵon: Se imagita teroristo scius ke FRA spionas ŝlin, do ŝli memkompreneble ne skribos klartekste ŝliajn interretajn planojn de forteca domdekonstruado. Ankaŭ nuntempe, mi imagas, neniu teroristo (imagita aŭ fakta) skribas klartekste.
Kial tio ĉi parolado pri klarteksto? Nu, la leĝpropono temas pri signalserĉado – FRA (mallongigo de Försvarets Radioanstalt, eo: La Radioinstitucio de la Defendaj Fortoj, RIDF) gajnos la rajton traserĉi ĉiujn senditan mesaĝon, telefonvokon, retan leteron k.t.p. sendita per kablo trans la limoj de Svedio. La institucio (malgraŭ ties nomo ĝi ne estas armea institucio) rajtas fari sian spionadon eĉ se neniu suspekto ekzistas! Laŭpropone enlanda komunikado ne estas traserĉota, sed 80% de la sveda enlanda interreta komunikado transas la limojn al la najbaraj landoj ĉar tio estas la interreta sistemo, la interreto ne estas internacia nur pere la nomo...
Mi skribis ke la parlamentanoj miskomprenas la interreton – ili ja faras. Ili neniam eĉ revus pri forigo de la letersekureco. Oni malpermesis, -as kaj -os malfermi leterojn kiujn aliaj posedas: sed kio estas la diferenco inter tia farado kaj elektronika malfermado?
En ĉi tempo mi preskaŭ pensas ke mi balotu pirate en la estonteca sveda balotado...
Prenumerera på:
Kommentarer till inlägget (Atom)
0 kommentarer:
Skicka en kommentar