
Estas preskaŭ meznokte – mi sidas enlite kaj manĝas malvarman pecon de pico. Mi tre lacas ĉar mi estis revenita hejmen je la dekunua hieraŭ... Mi partoprenis en eta lajvrenkontiĝon apud la antaŭurbo Tumba dum la semajnfino – multaj neprognozitaj aferoj okazis. Ekzemple: Anderŝo mansaniĝis sabate (pro tio ke li devis stari sub la tendplafono por starigi la tendotolon kiun rompiĝis la ventego...) kaj ni veturigis lin hejmen. Mi kaj Kristiano ankaŭ venis hejmen por dormi poste – sed Kristiano ne revenis lajvon postnokte. Fekulo! Do, la lajvo finiĝis kaj ni ekpakis la ekipadaĵojn – sed pro tio ke Andeŝo uzis sian aŭtomobilon por veturi hejmen ni nur havis unu aŭtomobilon... Fek, fek kaj ree fek.
Mi peze paŝis supren la traparo je la dekunua kaj ekdormis tuje. Kia tago, kia semajnfino kaj kia dormemego!
den 23 april 2007
Tre dormeme
den 18 april 2007
Lite bloggande före pluggandet
Se vi ne komprenas la suproskribon – ĝi signifas: "Iomete da blogado antaŭ la studado". Do, nun ni scias: Ĉi tiu blogaĵo estos en la sveda ĉar la svedoj deziris iun.
-
Igår var jag i Köping hela dagen. Det var slutfasen på inspelningen av demon och jag skulle lägga flöjt och dragspel; en kul business. Det gick ganska bra ändå, flöt på okej – visst, vissa låtar som man spelat tusentals gånger ska ju alltid krångla av någon anledning, men det löser sig till slut (med lite klippa och klistra). Förhoppningsvis så borde mixningen vara klar till slutet av veckan, men man vet aldrig. Pressningen blir ett kapitel i sig. Någon som vet en billig pressare?
För de som inte vet så har jag omtenta på fredag p g a att den förra tentan vart placerad på en söndagmorgon när jag var i Danmark. Jättebra placering, Arto. Underbart, och det blev bara bättre när du föreslog att omtentan skulle vara söndagen efter. På Påsksöndagen. Hurra. Tur att det går att kommunicera.
Greklands guldålder... Måste lära mig stava boustrophedon fort-som-fan!
Idag är jag inte i plugget för att jag har blivit smittad av min kära flickvän. Jag har förlåtit henne för att hon gav mig en så trevlig födelsedagspresent:
När jag fyllde år i februari så gav hon mig bara en lapp som det stod att jag skulle befinna mig då-och-då på T-Centralen för en hemlig utflykt. Det visade sig nu i helgen att hon köpt en Wärdshusweekend på Grinda (alla vet vad Grinda är? ;-)) med mat och allting. Underbart, tack älskling!
Idag ska jag hämta ut bilderna därifrån, bara mina spelningspengar kommit in...
Sen ska jag dansa inkassodansen!
den 16 april 2007
Esperanto, jes – Esperantismo, ne!
Jen mia semajno:
Hodiaŭ: Lekcio je la deka, studado inter la dekdua kaj la sesa, manĝado kaj ree al studado.
Morgaŭ: Rikordado en Köping dum la tuta tago
Merkredo: Lekcio, studado kaj rolludo
Ĵaŭdo: Pli da studado.
Vendredo: Ekzameno kaj lajvo.
Mi kredis ke mi farus malpli aprile, kial mi ne faras tiel?
Jen la kialo: Mi fakte faras malpli, imagu miajn pasintajn monatojn!
La ĉi ti-semajna episodo de "South Park" estis amuza – ĝi mokis mian pli malpreferatan filmon: "La tricentaj", do vidu la episodon!
den 12 april 2007
Mike Oldfield kaj baldaŭventonta poleno
Hodiaŭ mi faris latinajn verbojn, akuzativojn kaj substantivojn. Ege facile. Ho, vere ne! Ne kiel malfacile kiel la araba, kaj feliĉe mia konado pri esperanto helpis min – la hejmtasko estis "Traduku la tombŝtonan surskribon!" kaj ni faris. Mi, Maria kaj Simon sidis en eta polvodora ĉambro ĉe la Wallenberga laboratorio inter la unua kaj la tria – la tekstoj estis ekz. "Marcus Porvello Marci Etruscus Iuliæ Cnaio facit". Tombŝtonamuzege!
Mi aŭskultas la malnovan muzikdiskon "Tubular Bells" de Mike Oldfield – ege stranga muziko, sed ja vere aŭdenda. Estas kiel Vangelis aŭ Jean Michel Jarre sed malsintezila kaj pli bela kaj ritma laŭ mi.
Hieraŭ mi aŭdis ege strangan vorton – "Akciindustrio". Kiu!? Ĉu estas industrio kiu fabrikas akciojn? Ĉu oni povas manĝi akciojn, uzi akciojn aŭ fakte rigardi akcion? Jen mia respondo: NE! Ĉar ĝi ne ekzistas; ĝi estas nur pensaĵo kaj pro tial ne ekzistas akcia industrio…
Kiu diris tiel? La estro de la sveda borso. Jes, vere.
Morgaŭ mi kaj My veturos al iuloko. Mi ne scias kien – ŝi faris al mi surprizon! Mi skribos pli dimanĉe kiam mi estos reveninta. Nun mi foriros al koncerto de Rasmus Blanck (Gotenburga amiko). Ĝis!
den 10 april 2007
Biero, vino kaj alkoholaĵo (kaj iomete da bretoj)
Saluton, miaj karaj s-a-m-i-d-e-a-n-oj! Via moŝta verkisto denove skribas al vi novan mesaĝon pri l' vivo en surĉiela palaco.
Do.
Hieraŭ Maksim' (sinjoro Rabineau, se mi ne misaŭskultis lin) forlasis Stokholmon kaj daŭrigis sian vojaĝon de Stokholmo al Upsalo. Li loĝos ĉe la mita esperantisto kaj ludoinventisto Carl Mäsak (verŝajne) kaj partoprenos en la Upsala junulara renkontiĝo. Ĝuo al li.
La sankta Pasko forpasis en manĝenda stilo – mi vizitis iun ĉiutage por manĝi grasan paskmanĝaĵon, kia povrulo mi estas! Miaj paŝoj plipeziĝis pli kaj pli kaj espere mi ne devos manĝi pli venontsemajne… Kaj memkompreneble: Ĉar la manĝigantoj estis anoj de la fama Sellberg-klano (la familio de My) alkoholaĵo, vino kaj biero ege enfluis tra mia buŝo. Amuze – ĉe miaj gepatroj ni jam ne drinkas aŭ vintrinkas; mi ne certas se drinkumado en bourgeoisie-a stilo estas mia pli preferata drinkmaniero…
Sabate mi kunpatre farigis bretojn surmure (nun mi povas meti miajn novajn librojn en pli bona loko ol la planko!) kaj ankaŭ kovrigis la etan pordon inter mia vestibleto kaj la ĉefĉambro de belaj blukoloraj kurtenoj. Ne estis tro malfacile fari tiel – do, paĉjo, Maksim' kaj My ege asistis min.
den 7 april 2007
Malbona filmo – Volumo Du
Mi ĵus revenis de Lirko (Jonas), kara amiko loĝanta ĉe Liljeholmen. Ni kuiris iom da manĝaĵon (multe da, fakte) babilis kaj spektis filmon – Eragon.
Mi antaŭe sciis ke ĝi verŝajne estus tre aĉa verko; ni blagis iomete pri ĝi antaŭ ni ekspektis. Lirko diris al mi ke ĝi estis en "Batofraza" stilo – ĉiu sceno havas finalan frazon, kiun bone efikas aŭ "batas" al oni.
Verŝajne, jes – sed korekte ĝi fakte estis plej malbona kaj batofraza ol miaj pli grandaj perceptoj! Ĉiu frazo, ĈIU frazo estis kiel glavo en mia stomako! Mi ne ridis, mi nur ekkriis post ĉiu sceno!
Ekzemple:
La drako Saphira (huhuhuhu...) diras al la molula heroo Eragon (ĉu ne simile de Aragorn?) tion:
Vi gardu vin, Eragon!
La heroo respondas, tre pretendeme:
Ne, vi gardu vin – Saphira!
K.T.P.
Ĉi tiu estas la plej bonskribita parto de la tuta filmo. Jen aspiranto de la Pulizer Premio...
---
Do, la tago ne tute estis angoro – mi vizitis IKEA-n kaj aĉetis liton (Hura! Mia unua lito!), tri bretojn kaj du kurtenojn (por kovri la etan kuirejon) kaj poste mi enlasis Maksim-n al mia loĝejo (li dormos ĉi tie tranokte).
den 6 april 2007
Ne vidu "La Tricentaj"!
Hieraŭ; mi, My kaj iuj de mia amikaro vizitis kinejon por spekti la novan filmon "The 300" (La Tricentaj). Ĝi estas enfilmigo de la batalo ĉe Termopelo je 480pKr bazita de fama bildstria rakonto – mia amiko Olle (kiu kunvizitis) diris al mi ke la bildstrio estas ege bona kaj espere la filmo ankaŭ estus.
Sed, poste… Mi diras al vi: NE VIDU ĜIN! Kia terura filmo! Ĝi estas nur maskita pro-Usona propagandaĵo, tre malbonege maskita ankaŭ!
Do, fakte mi koleriĝis ege – mi komprenas ke la iranoj ankaŭ fariĝis tiel!
den 3 april 2007
Komence
Balado de Tiradio
En eta urbo, ĉe la limo
de la land' de granda timo;
sidas bard' sur larĝa benko,
kantante pri la fina venko.
Refreno:
//:Batalante ĉe la Monkastelo
venkis ni, venkis ni
kontraŭ la nobelkruelo
venkis ni!://
En la komenc' de l' historio
loĝis vir' en Tiradio
Li estis graf' de Monkastelo
kaj vestis sin en vezonfelo
Devige la ĉirkaŭaĵfilo
penis per la pezfosilo
en kampo kun multegaj ŝtonoj
gajnante malsufiĉe monoj
Koloron kreskis en la koro
elvoka per popola ploro
Li ĉesis sin, retiĝis dorson
al grafoj donos li rimorson
Mi ne kanzonas nur fabelon;
La popol' ĵetas for fidelon
de nobel' reĝmalobeanta
kaj tre sangosoifanta
Apud la fortikataj muroj
de la kastelegaj turoj
restas granda tenta aro
disĵetante feka flaro.
En la tentoj loĝas viroj
kies vestoj 'stas en ŝiroj
Jupe in-vestitaj uloj
malhavante eĉ skrupuloj
Jes, tiu ĉi estas la komenco de balado pri granda batalo en la fiktiva mondo de Tiradio – lajva (duonreala rolludo) mondo uzata en la lajvludoj de Enhörningen.