den 13 maj 2007

Eta novelo al M. Baklundo

Pasintaŭtune mi skribis etan novelon kiel ekzerco – ĝi estas pri l' aventuroj de mia rolluda rolo Jaĉjo kaj la roloj de miaj amikoj Andeŝo kaj Jimo (Jimmy). Ĉar mi ĵus legis ĉe l' blogo de Matso (Mats) ke li verkas libron pri piratstila rolludo mi decidis ke finverki ĝin kaj enmeti ĝin en lia libro. Jen la rezulto:

...

Mia filo, Johano
havis gambojn en paro
Sed nun li mankas iun ajn
ĉar trafis lin kanon’, verŝajn’;
Kantu ho ja ja
fajfu fide la
kaj por la dide lidi do ja ja

Ĉu vi estis blindiĝa
aŭ per frenezo surdiĝa?
Ĉar tiu kiu siajn gambojn for-
gesas ‘stos vir’ kun dolor’:
Kantu ho ja ja
fajfu fide la
kaj por la dide lidi do ja ja

– Sparenta popolkanto

La veloj estis plenhisitaj kiam la ektondro plenigis la aeron – iale la ŝipo, slupo sparenta nomiĝa Jen Feliĉo, grundegis rifon apud la nigraj malprofundaĵoj ĉe La Testudo. Pluraj angoraj ekkrioj estis aŭdebla el la ŝipanaro sed estis abrupte interrompita per la sekvinta ondo. Ree la sono de l’ vento kaj la ondada maro regis la scenon.

Proksime, en arbara pinto ĉe l’ insuleto de Mejo staris viro ĉifonvestita rigardante la disŝiritan vrakon per lorno. Li ridetis kaj iris la bordon svingante la ĉapelon al nevidebla kunulo. La lasta elvenis la ombron de l’ nokto kaj verŝis akvon el ligna sitelo al fajrego lokita en la sablo. Li estis same vestita kiel la unua, sed movis sin pli nervoze.
“Morgèz noz havos plè d’trezor, mon estre!” diris lin al la unua viro kun ege nekomprenebla Tabernia dialekto. “O plè d’kadavres”, li ridante pludiris kaj enbruligis sian pipon per brulanta lignero.
“Parolu ordeme, fekulo!” respondis la viro kun la lorno. “Iame ni estos sinjoroj kun propra ŝipo kaj famaj nomoj – tiam ni ne parolu kiel subuloj!” Lia voĉo tremis en ritmo de l’ ondada maro kaj li daŭrigis sian marŝon al la fora kabo kie la slupo supozeble trafis la teron post la ŝtormo. La kunulo ne estis fore malantaŭ li, suĉante sian pipon kiu malfacile brulis en la forta vento.

Mejo ne estas granda isuleto, kaj la plejparto de l’ maristoj de l’ Sparentio ne konas ĝin aliamaniere ol kiel danĝera rifo apud Tabernio – sed iufoje ĝi fakte estis loĝata de iuj kolonianoj antaŭ la fondigo de l’ reĝaj kolonioj ĉe l’ ĉeftero farigis komercon malebla por malgrandaj vendistoj. En tiu ĉi insuleto nun loĝis nur du homoj: Paroĥo Veldo kaj Simeon’ Ruza, kiuj ŝiprompiĝis de tri jaroj kaj nun loĝis en eta kabano ĉe l’ interna flanko de l’ insulo. Oni povas diri ke ili ne estis la plej saĝaj de l’ homaro – ili ambaŭ rigardiĝis kiel stultuloj de l’ maristaro de l’ galeono Falĉanto post ĝia rompiĝo ĉe l’ rifo ekster Mejo. Paroĥo tuje kaptis la regadon kaj nomigis sin Reĝo de l’ Eksteraj Insuloj kaj en lia kabana palaco li kolektis rompitajn restaĵojn de vrakitaj preterirantaj ŝipoj. Simeon’ estis obeiema ulo kiu volonte akceptis la rolojn de korteganto, generalo kaj loĝantaro laŭ la deziro de lia majstro.

Sed ĉi tinokte aperis aliaj aktoroj ĉe l’ insuleta sceno. En la rokkovrita strando, sur bazalta ŝtono, sidis tri homoj kiuj transvivis la ŝiprompon; tri blondaj uloj kun tramalsekaj nigraj ĉapeloj. Ili rigardis la droniĝantan slupon kun senesprimo kaj la plej alta fajfis maĵoran melodion. Ili nomiĝis Jaĉjo Ligno, Jasago Infero kaj Pulv-Kaĉjo, ĉiu tri sparentoj el la kontraŭreĝa floto, aŭ “la pirata floto” laŭ la reĝo.
“Do, fakte, mi ne ŝatis tiun ŝipon” diris Jasago angorvoĉe.
“Ankaŭ mi ne” respondis Jaĉjo per simila voĉo.
“Tro bruna” pludiris Jasago, “similis fazeolaĵon…”
“Mi malŝategas fazeolaĵon” ekkriis Pulv-Kaĉjo kaj eksaltis el la ŝtono. “Ni ĉiam manĝis fazeolaĵon en tiu feka slupo! Kial ne pizosupo? Pizosupo kun larderoj! Mi amas porkviandon!”
“Mmm”, murmuris Jasago, “kun kukumo kaj freŝaj ovoj…”
“Tro malspicita” diris Jaĉjo.
“Ĉiun estas tro malspicita laŭ vi, fekulo!” respondis la aliaj ĥore.
“Do, vi diru! Marherbmanĝantoj!” estis la rapida kaj kolera respondo.
Interbatiĝo baldaŭ estus komencita se ne la du loĝantoj insuletaj eniris la scenon.
“Estre, xe il ‘stas noztray gastoy?” diris la malantaŭa Simeon’.
“Verŝajne” respondis Paroĥo. “Eble ni bonvenu ilin…”

1 kommentarer:

Madelene sa...

Yo! jag förstår inte vad du skriver, men det är såkert nåt om antiken... hmm. och den har jag nästan fått nog av för tillfället? när blir det retsina och toga, undrar jag bara?! lite tequila iaf...