den 12 april 2007

Mike Oldfield kaj baldaŭventonta poleno

Hodiaŭ mi faris latinajn verbojn, akuzativojn kaj substantivojn. Ege facile. Ho, vere ne! Ne kiel malfacile kiel la araba, kaj feliĉe mia konado pri esperanto helpis min – la hejmtasko estis "Traduku la tombŝtonan surskribon!" kaj ni faris. Mi, Maria kaj Simon sidis en eta polvodora ĉambro ĉe la Wallenberga laboratorio inter la unua kaj la tria – la tekstoj estis ekz. "Marcus Porvello Marci Etruscus Iuliæ Cnaio facit". Tombŝtonamuzege!

Mi aŭskultas la malnovan muzikdiskon "Tubular Bells" de Mike Oldfield – ege stranga muziko, sed ja vere aŭdenda. Estas kiel Vangelis aŭ Jean Michel Jarre sed malsintezila kaj pli bela kaj ritma laŭ mi.

Hieraŭ mi aŭdis ege strangan vorton – "Akciindustrio". Kiu!? Ĉu estas industrio kiu fabrikas akciojn? Ĉu oni povas manĝi akciojn, uzi akciojn aŭ fakte rigardi akcion? Jen mia respondo: NE! Ĉar ĝi ne ekzistas; ĝi estas nur pensaĵo kaj pro tial ne ekzistas akcia industrio…
Kiu diris tiel? La estro de la sveda borso. Jes, vere.

Morgaŭ mi kaj My veturos al iuloko. Mi ne scias kien – ŝi faris al mi surprizon! Mi skribos pli dimanĉe kiam mi estos reveninta. Nun mi foriros al koncerto de Rasmus Blanck (Gotenburga amiko). Ĝis!

0 kommentarer: